Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de septembro 2024    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo;
ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime?

Jer 23,23



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benu, ho mia animo, la Eternulon,
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Psa 103,2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[14a Dimanĉo post Trinitato / rk: 22a Ordinara Dimanĉo]
 
Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo
de generacio al generacio.
Antaŭ ol la montoj naskiĝis
kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.

el Psa 90,1-2



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio, la mondo fariĝas pli kaj pli malgranda.
Ni povas rigardi trans la limoj de la landoj.
Sed la muroj de la diversaj lingvoj staras ankoraŭ inter ni.
Helpu nin forigi tiujn murojn per ama konatiĝo de unu internacia lingvo, Esperanto, por ke ĉiu komprenu unu la alian.





supren al la komenco de la paĝo