Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de septembro 2024 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime? |
Jer 23,23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. |
Psa 103,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Li sanigas la korprematojn kaj bandaĝas iliajn vundojn. |
Psa 147,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, helpu la homojn ĉe la ĉiutaga laboro, kiu ajn ĝi estu. Ni laboru kun ĝojo, ne ĝemante, ne plendante, nur pensante, ke ĉiu laboro estas necesa kaj tial ni ne malestimu ĝin. |