Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de septembro 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime? |
Jer 23,23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. |
laŭ 2 Tim 1,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[16a Dimanĉo post Trinitato / rk: 24a Ordinara Dimanĉo / Doloroj de Maria]
Kiam vi manĝos kaj estos sata: tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon. |
laŭ Rea 6,11-12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, donacu al mi la forton por esti pacienca. Liberigu min de ĉia ekscitiĝemo. Gardu min kontraŭ akraj, malafablaj vortoj, memamo kaj senameco. Mi servu aliajn, sen pensi al mi mem. |