Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de septembro 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo;
ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime?

Jer 23,23



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio.

laŭ 2 Tim 1,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi,
tial mi ne estas hontigata.

el Jes 50,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio, mi laŭdas Vin.
Via justeco estas firma kiel la montoj.
Mi dankas Vin pro Via fideleco.
Ankaŭ la malluma nubo estas nur mantelo de Via graco.





supren al la komenco de la paĝo