




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de oktobro 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jen la regno de Dio estas inter vi. |
el Luk 17,21
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[17a Dimanĉo post Trinitato / rk: 28a Ordinara Dimanĉo]
Lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos. |
el Dan 7,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia kara Sinjoro, mi estu ĉiam afabla. Mi ofte vundas iun per akraj vortoj aŭ eĉ per pripensitaj vortoj kaj senenhavaj vortoj. Mi pli kristane vivu. |