




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de oktobro 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jen la regno de Dio estas inter vi. |
el Luk 17,21
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar tiele diras la Eternulo: Danĝera estas via vundo. Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, |
el Jer 30,12.17
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho kompatema Dio, instruu al mi la veran kompaton. Mi sentu la ĉagrenon kaj la seniluziigon de miaj gefratoj, kaj mi trovu la ĝustajn vortojn por levi ilin al la ĝojo kaj espero kaj kredo, al la fido kaj kuraĝo kaj amo. |