




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de oktobro 2025 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jen la regno de Dio estas inter vi. |
el Luk 17,21
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar Vi savis mian animon de la morto, miajn okulojn de larmoj, miajn piedojn de falpuŝiĝo. |
Psa 116,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kuraĝiga Patro, nur en Vi mi trovas la kuraĝon vivi sen armiloj kaj sen perforto. Helpu min konvinki la homojn por forĵeti la armilojn kaj kredi nur en Via potenco, por fondi tiel la regnon de la paco, justeco, amo kaj fido. En reciproka kompreno ni homoj laboru por Via Regno. |