Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de decembro 2025    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj.

Mal 3,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen via reĝo iras al vi;
justa kaj helpema li estas.

el Zeĥ 9,9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.

Psa 43,3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  La lasta monato de la jaro komenciĝas, ho Sinjoro; la monato de la memoroj, de la festoj, sed ankaŭ de la malĝojo pro malplenaj lokoj en la familia rondo.
Helpu nin por travivi ĝin dece, danke, plaĉe al Vi.





supren al la komenco de la paĝo