
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de decembro 2025 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas. |
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio. |
el Jer 31,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Patro, donu al mi la emon, tute dediĉi min al mia proksimulo, se tiu bezonas min. Amaj pensoj ĉirkaŭu la alian, kaj mi disdonu amon, amikecon, trankvilecon kaj fidelecon. Provizu min. |
