
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de decembro 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. |
el Luk 21,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruiĝos la urbo al la Eternulo. |
el Jer 31,38
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Dio, riĉa en kompato, mi preĝas por la perditoj, por la vagantoj, por la rifuĝintoj kie ajn, por tiuj, kiuj ne estas akceptataj. Pretigu multajn korojn por helpi ilin. Vi mem konduku ilin al Via patra koro. |
