Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de decembro 2025    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj.

Mal 3,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Pretigu la vojon de la Eternulo.
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.

el Jes 40,3.10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[3a Dimanĉo de Advento]
 
Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
mia Roko, ne silentu al mi.

el Psa 28,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Baptu nin, ho Patro, per la sankta spirito.
Malplenigu nin, por ke ĝi ekloĝu en ni.
Ĝi regu niajn agojn kaj niajn pensojn, niajn vortojn kaj laborojn.





supren al la komenco de la paĝo