Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de decembro 2025    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj.

Mal 3,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Pretigu la vojon de la Eternulo.
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.

el Jes 40,3.10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Li (la Servanto de Dio) estis vundita pro niaj pekoj,
dispremita pro niaj krimoj.

el Jes 53,5



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Kreinto, ni dankas Vin pro la majstro Zamenhof, kiun Vi inspiris verki la internacian lingvon.
Per ĝi ni nun estas ligitaj en preĝoj, kie ajn ni loĝas.
Mirinda, genia eltrovaĵo ĝi estas; emigu nin disvastigi ĝin.





supren al la komenco de la paĝo