
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de decembro 2025 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. La Sinjoro estas proksima. |
el Flp 4,4-5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot. |
el Ĥag 2,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Jam alproksimiĝas la Kristnaskfesto. Benu, ho Kreinto, ĉiujn homojn, ankaŭ tiujn, kiuj neniam aŭdis pri la naskiĝo de Via Filo, aŭ tiujn, kiuj ne povas kredi, ke la Bebo en la staltrogo estas Via Filo, naskita de la Virgulino Maria, kiun Vi elektis kiel Lian Patrinon. Dankon pro ŝia sindono! |
