
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de decembro 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. |
el Luk 2,10-11
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sankta Vespero]
|
Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo. |
Psa 89,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Gloron al Vi en la supera alto! Kiam ni estas kune en la Sankta Vespero, silentigu tiam la bruon de la mondo, de la militoj, de la densa trafiko kaj de nia ribelantaj koroj. Paco, amo kaj adoro venu anstataŭ la bruado. |
