
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de decembro 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron. |
Joh 1,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kristnasko]
|
Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa. |
Lam 5,21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Hodiaŭ ni memoras, ho Patro, ke Via Filo naskiĝis por ni kaj venis kiel infaneto en la mondon. Ni ne festu tiun feston romantike aŭ tradicie, sed ni pensu al Via vera intenco: Vi sendis Vian Filon por savi nin kaj ŝanĝi niajn korojn. Ni dankadas Vin! |
