Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de decembro 2025    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj.

Mal 3,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,
ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

el Luk 21,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[2a Dimanĉo de Advento]
 
La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;
la Eternulo restarigas la kurbigitojn.

el Psa 146,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Spirito, la burĝono de mia kredo ne velkiĝu, sed ekfloru ĝis pleneco, je Via gloro.
Mi sciu, ke mi havas respondecon por miaj gefratoj kaj gekonatoj, ĉar mi estas ambasadoro de Vi.





supren al la komenco de la paĝo