
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de decembro 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj. |
Mal 3,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. |
el Luk 21,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[rk: Senmakula Koncipiĝo de Maria]
|
Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian Dion. |
Hoŝ 12,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Potenca Dio, ŝanĝu la korojn de la subpremantoj. Ni laboru saĝe, aktive, ame, por ke la subprematoj ricevu liberecon kaj justecon. Ni havu respekton kaj konsideru la vivon de la alia pli valora ol nia propra. |
