Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de marto 2025    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

Lev 19,33



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo.

el 1 Joh 3,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni serĉos malbonagon de Izrael, sed ĝi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed ĝi ne troviĝos;
ĉar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

Jer 50,20



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro mia Dio,
donacu la certecon, ke ni estas repacigitaj kun Vi per nia Savanto.
Ni restu kiel infanoj en la domo de Vi, nia Patro.
Konduku nin en Vian sanktan komunecon, kaj disdonu al ĉiuj homoj la riĉecon de Via amo.





supren al la komenco de la paĝo