Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de marto 2025 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. |
el 1 Joh 3,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas atestantoj por vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis: Ni estas atestantoj. |
Jos 24,22
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, direktu hodiaŭ mian vivon. Regu min en ĉio. Ankaŭ miaj pensoj estu laŭ Via volo, kaj mi komprenu Vian Vorton kaj agu laŭ ĝi por la bonfarto de miaj kunhomoj. |