Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de marto 2025    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

Lev 19,33



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen ni supreniras al Jerusalem;
kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

Luk 18,31



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko;
sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.

Sen 10,19



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Patro,
la ĉielo ne estas fermita, Vi ne estas malproksima, kiel ni ofte pensas.
Ni neniam perdu Vian komunecon.
Malfermu niajn okulojn por tio.





supren al la komenco de la paĝo