Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de marto 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. |
Lev 19,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
Luk 18,31
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos. |
Amo 5,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Amanta Sinjoro, gardu min kontraŭ ĉiu sklava timo. Mia vivo ne detruiĝu pro malkredo. Ĉirkaŭu min, por ke la sortobatoj kaj zorgoj ne pereigu min. |