




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de aprilo 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li (al la militestro de la Eternulo): Kion mia sinjoro diros al sia sklavo? |
el Jos 5,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Patro en la ĉielo, benu la geedzojn, kie ajn ili loĝu. Ili estu fidelaj, amantaj, helpantaj unu la alian. Donu komprenemon kaj saĝecon al ili. Ilia komuna vivo estu je Via honoro kaj plena de danko. |