




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de aprilo 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Filo de homo devas esti levita; por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. |
laŭ Joh 3,14-15
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[6a Pasiona Dimanĉo / Palma Dimanĉo – Palmarum / rk: Palmodimanĉo]
Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. |
Lev 25,17
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mi dankas Vin, ho Dio, pro la homoj, kiujn Vi donis al mi. Ili estas al mi tiel karaj. Estu ankaŭ kun tiuj homoj, kiuj havas neniun sur ĉi tiu mondo. Mi estu tiel kara por ili, kiel la miaj por mi. |