




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de aprilo 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. |
Joh 3,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sankta Sabato]
La Eternulo sendis min, por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio. |
el Jes 61,1-2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Patro, mi fariĝu infano de la Espero. Mi ne estu malĝoja pro timo kaj malkredo. Mi fidante atendu la matenon, kiam mi vagas en malluma valo. |