




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de aprilo 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? |
Luk 24,32
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Paska Dimanĉo]
Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo. |
2 Reĝ 19,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Dio, ekflamigu en mi la fajron de sankta amo. Mi klopodu ami la malsimpatiajn homojn. Mi estu fidela en la amo je Vi kaj je miaj kunhomoj. Pozitivajn kritikojn mi plenkore akceptu. |