




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de majo 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo. |
Joe 1,19-20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kantu al la Eternulo novan kanton, ĉar miraklojn Li faris. |
el Psa 98,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La suferanto ne reiru hontigita. |
el Psa 74,21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Savanto de la mondo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj atestas pri Vi, por tiuj, kiuj predikas Vian Evangelion. Ili plenumu sian vokiĝon kun ĝojo. La mondo akceptu ilian ateston. |