Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 23a de majo 2025    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo. Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.

Joe 1,19-20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kantu al la Eternulo novan kanton,
ĉar miraklojn Li faris.

el Psa 98,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero,
kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj;
en granda amaso ili revenos ĉi tien.

Jer 31,8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
montru al mi, kiel mi povas servi Vin.
Mi ne meditu egoiste, sed unue trovu la vojon al la alia, kiu bezonas helpon.
Nur se mi plenumas Vian volon rilate ilin, mi vere trovos Vin.





supren al la komenco de la paĝo