




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de junio 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tio signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. |
el Zeĥ 4,6
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi. |
el Gen 3,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Graca Dio, estu kun la homoj, kiuj hodiaŭ devas morti, ĉu pro akcidento kaŭze de malatento de alia uzanto de la vojo, ĉu pro propra malatento, ĉu pro longa nekuracebla malsano, ĉu atendite, ĉu subite. Kompatu ilin kaj konduku ilin en Vian Regnon, por ke ili vivu en eterna gloro. |