
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de junio 2025 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura. |
el Ago 10,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Trinitato – Trinitatis]
|
Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato. |
el Zeĥ 7,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Patro, mi ĉiam staru tie, kie oni bezonas min. Mi atentu miajn proksimulojn, ĉu parencajn, ĉu tutfremdajn. Mi ofere helpu, ne pensante al mi mem. |
