Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de julio 2025    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.

Flp 4,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Per graco vi saviĝis per fido;
ne per vi mem:
ĝi estas dono de Dio.

Efe 2,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[5a Dimanĉo post Trinitato / rk: 16a Ordinara Dimanĉo]
 
Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo,
kaj ni portas sur ni Vian nomon;
ne forlasu nin.

el Jer 14,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio, benu la kunvenojn de la homoj, kiuj deziras esti disĉiploj de Vi.
Benu iliajn vortojn kaj agojn.
Benu ilin spirite kaj korpe.
Subtenu ilin grace kaj ame.
Kaj ili vere amu unu la alian.





supren al la komenco de la paĝo