




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de julio 2025 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. |
Flp 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. |
Efe 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos ilin. |
laŭ Jes 57,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi kredu al la forto de la nevidebla mondo. Kiam ĉi tiu vivo ŝajnas al mi tiel timige vera kaj reala kaj la alia vivo tiel malcerta, montru tiam al mi Vian nekontraŭstareblan forton kaj potencon kaj amon. Mi ripozu en Vi kaj daŭre fidu je Vi. |