




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de julio 2025 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. |
Flp 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. |
Sen 7,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Dio, mi preĝas por ĉiuj, kies vivo estas plena de seniluziigoj, kiuj neniam spertas la dolĉecon de la tera bonfarto. Grace subtenu ilin kaj gardu ilin kontraŭ amareco. La kuneco kun Vi estu por ili nemezurebla kaj riĉa kompenso. |