




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 31a de julio 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. |
Flp 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. |
Psa 103,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro en la ĉielo, mi kore dankas Vin pro la granda beno, kiun donas la internacia lingvo Esperanto al la homaro. Tamen multaj homoj ne volas lerni ĝin pro nekomprenebla antaŭjuĝo. Helpu nin disvastigi ĝin, por ke ĉiam pli da homoj eklernu ĝin kaj spertu ĝian grandan valoron rilate la interkompreniĝon de ĉiuj homoj, kie ajn ili loĝas. |