




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de aŭgusto 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi. |
el Jer 14,22
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Multaj homoj, ho Sinjoro, estas hodiaŭ en moviĝo. Benu tiujn, kiuj ĉeestas grandajn manifestadojn, ĉu korpe, ĉu spirite. Donu ke ili celu la plibonigon de la homaj rajtoj kaj rilatoj kaj iliaj vivcirkonstancoj. |