




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de aŭgusto 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Iru kiel infanoj de lumo; ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. |
el Efe 5,8-9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj la Eternulo diris: Mi pardonis konforme al via diro. |
Nom 14,20
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Dio, mi dankas Vin, ke Vi volas donaci al mi Vian komunecon kaj kunecon. Parolu al mi, kiam mi ne parolas al Vi; venu al mi, kiam mi estas malproksima de Vi. Mi spertu Vian gracon, kiam mi ne atendas ĝin. |