




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de aŭgusto 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Iru kiel infanoj de lumo; ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. |
el Efe 5,8-9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[rk: Ĉielpreno de Maria]
Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, levadus miajn manojn pro Via nomo. |
Psa 63,5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro nia, pekuloj trovu ripozon ĉe Vi. Lacaj koroj trovu Vian pacon. Fortigu lac-lacajn kaj ŝarĝitajn per Via forto. Ĉiuj akceptu Viajn donacojn. |