




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de aŭgusto 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. |
Psa 33,12
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio. |
Jes 62,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mi volas laŭdi Vin pro Viaj bonfaroj. Ofte mi ne vidas ilin. Pardonu min pro tio. Dankon pro la geamikoj, pro la ĉiutagaj benoj, pro la suno kaj la pluvo. Mi akceptu ĉion el via mano, Dio. |