




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de aŭgusto 2025 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago. |
Ago 26,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. |
Psa 33,12
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Eternulo Cebaot, Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron. |
el Jes 37,16
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro kaj Savanto, donacu al mi Vian pacon. Vi scias, ke mi facile timas kaj ĉiu danĝero kaj bruego ektimigas min. Mi restu trankvila, fortigu min, mi petas. |