Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de aŭgusto 2025    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago.

Ago 26,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Psa 33,12



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Vi resanigis min,
kaj konservis al mi la vivon.

el Jes 38,16



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio, la somero baldaŭ finiĝos, la kutima vivo denove komenciĝas.
Helpu nin resti fidelaj por niaj geamikoj, por niaj taskoj, por la multe farenda laboro, kiun ni sen via helpo ne povas plenumi.
Estu kun la malsanuloj kaj subtenu ilin en iliaj doloroj kaj suferoj kaj montru ankaŭ al ili la celon, por kiu ili vivas pro Via graco.





supren al la komenco de la paĝo