




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de septembro 2025 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto. |
Psa 46,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. |
Psa 103,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot. |
el Amo 4,13
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, estu kun la homoj en la aŭtuno de la vivo. Ili ĝuu la bonaĵojn de la vivo post la plenumiĝo de la labortasko. Ili estu plenaj de danko pro la ricevitaj benoj. |