Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de septembro 2025    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto.

Psa 46,2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benu, ho mia animo, la Eternulon,
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Psa 103,2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Multaj diradas pri mia animo:
Ne ekzistas por li savo de Dio.
Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
mia honoro kaj levanto de mia kapo.

Psa 3,3-4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro, helpu min vivi sur la ĝusta spirita alteco.
Pardonu miajn ŝuldojn kaj mian indiferentecon.
Mi ne rigardu de supre al miaj kunhomoj, sed mi staru apud ili en iliaj zorgoj, ĉagrenoj kaj suferoj.





supren al la komenco de la paĝo