




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de septembro 2025 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona. |
1 Tes 5,21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto. |
Psa 46,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. |
el 1 Pet 5,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
(Diras Dio:) Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo. |
el Hoŝ 14,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi deziras preĝi hodiaŭ por tiuj, kiujn mi facile forgesas. Mi preĝas por tiuj, kiujn mi ne amas. Gardu ilin kontraŭ miaj propraj sentoj; sanktigu miajn emojn. Donu al mi kompateman kaj puran koron. |