Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de septembro 2025    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Elprovu ĉion;
tenu firme tion, kio estas bona.

1 Tes 5,21



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto.

Psa 46,2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kanon rompetitan li ne rompos,
kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos.

el Jes 42,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[12a Dimanĉo post Trinitato / rk: 23a Ordinara Dimanĉo]
 
Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo,
kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.

Psa 109,30



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Sinjoro kaj Savanto, benu la homojn, kiuj laboras en sindonaj profesioj.
Fortigu la flegistinojn kaj flegistojn, kapabligu la gekuracistojn kaj donu al ili amantajn korojn.





supren al la komenco de la paĝo