
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de januaro 2026 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. |
Rea 6,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. |
Luk 13,29
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Veraj kristanoj fakte ne mortas – ili nur translokiĝas. |
Detlev Fleischhammel
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kompatema Dio, mi bone komprenu Vian humilecon, ĉar ĝi estas la fonto de la vera forto. Mi pruvu mian forton per helpo al malfortaj geamikoj. Porti la ŝarĝon de miaj gefratoj estu honoro por mi. |
