
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 31a de januaro 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. |
Rea 6,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. |
Luk 13,29
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Zorgo pelas min al preĝo, kaj preĝo pelas min el zorgo. |
Ulrich Zwingli
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, mi dankas Vin pro mia ĉiutaga pano. Donu ke mi manĝu ĝin kun respekto kaj danko. Nutru Viajn kreitaĵojn per la pano de la vivo. Ni kresku en la graco kaj en la sanktigado. Ni ĉiam promenu malantaŭ Jesuo. |
