
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de januaro 2026 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. |
Rea 6,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Epifanio de la Sinjoro]
La mallumo forpasas,
kaj la vera lumo jam brilas.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Du aferoj plenigas la menson per admiro kaj respekto: la stela ĉielo super ni kaj la morala leĝo en ni. |
Immanuel Kant
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Savanto de la mondo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj laboras por la disvastigo de Via regno. Elverŝu Vian benon super ĉiuj, kiuj atestas pri Vi inter malriĉuloj kaj perditoj, inter potenculoj kaj simpluloj, en ĉi tiu lando kaj sur la tuta tero. |
