
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de januaro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. |
Rea 6,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. |
el 1 Joh 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Espero estas ne la konvinko, ke io bone finiĝos, sed la certeco, ke io havas sencon, sendepende de kiel ĝi finiĝos. |
Václav Havel
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro, grandigu mian koron kaj riĉigu mian amon, por ke mia vivo similu al ombroriĉa arbo, kie lacaj promenantoj trovas ripozon kaj refreŝigon. |
