
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de oktobro 2026 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco. |
Gal 5,1
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono. |
Rom 12,21
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Reen al la naturo! |
Jean-Jacques Rousseau
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho amanta Dio, estu kun la homoj, kiuj vivas flanke de la socia vivo. Pro nia malatento ili ofte devojiĝis. Pardonu nin kaj kompatu ilin. Ankaŭ por ili estu loko en niaj koroj. Ni neniam malestimu ilin, sed dediĉante ilin al Vi, ni helpu, kie ni povas kaj kapablas. |
