
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de oktobro 2026 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco. |
Gal 5,1
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono. |
Rom 12,21
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Religio estas la elasta bendo de la kredo. Ĉiu streĉas ĝin laŭ sia propra plaĉo. |
Gudrun Zydek
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sinjoro, ni scias, ke ni dankas ĉion al Via graco por ni. Ni ĉiam memoru, ke estas Via boneco, kiam ni bonfartas kaj kiam ni povas fari niajn taskojn. Sed ankaŭ kiam ni ne bonfartas, vi estas apude. |
