
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de novembro 2026 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. |
Jes 2,4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Senpacienco ofte sufokas jam en ekĝerma stadio tion, kio por maturiĝi bezonus trankvilecon kaj solecon. |
Gudrun Zydek
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Denove mi petas Vian helpon, Sinjoro, dankante Vin samtempe pro Viaj bonagoj. Estu kun tiuj, kiuj malsatas, soifas, suferas, kiuj estas malliberaj aŭ rifuĝintoj, kiuj estas forgesitaj aŭ mortpafotaj aŭ mortantaj pro malsato, kie ajn ili troviĝu. |
